Ivan Efremov

La Koro de la Serpento

Sciencfikcia novelo

(1958)

El la rusa tradukis Jurij Finkel

Parto 1

Tra nebulo de forgeso, teganta la konscion, traŝiriĝis la muziko. «Ne dormu! Apati' estas venko de la Entropio!..» La vortoj de la fama ario vekis kutimajn asociaĵojn de la memoro kaj ekkondukis, ektrenis post si ĝian senfinan ĉenon.

La vivo estis revenanta. La giganta ŝipo plu tremeradis, sed aŭtomataj meĥanismoj sencede daŭrigis sian aferon. Kirloj de energio ĉirkaŭ ĉiu el tri defendaj kloŝoj haltigis sian nevideblan turniĝon. Dum kelkaj sekundoj la kloŝoj, similaj al grandaj abelujoj el senbrila verda metalo, restis en la antaŭa pozicio, poste ili subite kaj samtempe desaltis supren kaj malaperis en ĉeloj de la plafono, inter komplika plektaĵo de tuboj, traboj kaj dratoj.

Du homoj restis senmovaj en profundaj foteloj, ĉirkaŭitaj de ringoj — la bazoj de la malaperintaj kloŝoj. La tria singarde levis la peziĝintan kapon kaj subite facile skuis la malhelajn harojn. Li levis sin el profundo de la molega izolo, eksidis kaj klinis sin antaŭen, por legi indikojn de aparatoj. Ili multope kovris klinitan helan tabulon de granda regpanelo, etendiĝinta transverse de la tuta ejo je duonmetro for de la foteloj.

— Ni eliris el la pulsado! — aŭdiĝis certa voĉo. — Ĉu vi denove rekonsciiĝis plej frue, Kari? Ideala sano por astronaŭto!

Kari Ram, elektronika meĥanikisto kaj astronavigaciisto de la stelŝipo «Teluro», momente turniĝis, renkontinte ankoraŭ nebulan rigardon de la estro.

Mut Ang, kun peno moviĝante, faciligite suspiris kaj ekstaris antaŭ la regpanelo.

— Dudek kvar parsekoj… Ni pasis la stelon. Novaj aparatoj ĉiam estas neprecizaj… pli ĝuste, ni malbone regas ilin… Eblas malŝalti la muzikon. Tej vekiĝis!

Kari Ram ekaŭdis en la veninta silento nur malglatan spiradon de la rekonsciiĝinta kamarado.



1 из 71