La centra stirejo de la stelŝipo similis al sufiĉe granda ronda halo, fidinde kaŝita en profundo de la giganta ŝipo. Super la aparataj regpaneloj kaj hermetikaj pordoj la ejon ĉirkaŭis blueta ekrano, kreante plenan ringon. Antaŭe, laŭ la centra akso de la ŝipo, en la ekrano estis eltranĉaĵo, en kiu troviĝis diafana, kiel kristalo, disko de lokalizilo kun diametro preskaŭ je du homaj altoj. La grandega disko kvazaŭ fandiĝis kun la kosma spaco kaj, rebriletante en lumetoj de aparatoj, similis al nigra diamanto.

Mut Ang faris nekapteblan movon, kaj tuj ĉiuj tri homoj, troviĝantaj en la stirejo, per preskaŭ sama gesto ŝirmis la okulojn. Kolosa oranĝkolora suno ekbrilis en la maldekstra flanko de la ekrano. Ĝia lumo, malfortigita per potencaj filtriloj, estis apenaŭ eltenebla.

Mut Ang balancis la kapon.

— Ankoraŭ nemulte, kaj ni traflugus la kronon de la stelo. Mi ne plu metu tiom precizan kurson. Estas multe pli sekure pasi flanke.

— Ĝuste per tio danĝeras la novaj pulsaj stelŝipoj, — respondis el profundo de la fotelo Tej Eron, la asistanto de la ŝipestro kaj la ĉefa astrofizikisto. — Ni faras kalkulon, kaj poste la ŝipo kuras blinde, kiel pafo en mallumon. Kaj ni estas same senvivaj kaj blindaj interne de la defendaj kirlaj kampoj. Al mi ne plaĉas tiu maniero de flugo en la kosmon, kvankam ĝi estas pli rapida, ol ĉio, kion povis elpensi la homaro.

— Dudek kvar parsekoj! — ekkriis Mut Ang. — Kaj por ni pasis kvazaŭ momento…

— Momento da dormo, simila al morto, — morne kontraŭis Tej Eron, — kaj entute sur la Tero…

— Ni prefere ne pensu, — rektiĝis Kari Ram, — ke sur la Tero pasis pli ol sepdek ok jaroj. Multaj el la amikoj kaj la proksimuloj mortis, multo ŝanĝiĝis… Kio do estos, kiam…

— Tio estas neevitebla en malproksima vojo kun ajna sistemo de stelŝipo, — trankvile diris la estro. — Sur «Teluro» la tempo por ni iras speciale rapide. Kaj, kvankam ni foriras plej malproksime en la kosmon, ni revenos preskaŭ samaj…



2 из 71