
— Do, ankoraŭ por cent kvindek jaroj da tera vivo! — diris Kari Ram, almetinte la aparaton al la nudigita brako.
Mut Ang atente rigardis lin. La okuloj de la junulo lumis per facila moko, karaktera por sana kaj tute ekvilibra homo. La estro atendis, kiam liaj kamaradoj malstreĉiĝis en la foteloj kaj fermis la okulojn, senkonsciiĝis. Tiam li ŝaltis stangetojn sur skatoleto ĉe sia genuo. Sensone kaj sencede, kiel la sorto mem, malleviĝis de la plafono masivaj kloŝoj. Je minuto antaŭ tio Mut Ang ŝaltis meĥanikajn robotojn, regantajn la pulsadon kaj la defendan kampon. Sub la kloŝo en malforta lumo de blueta nokta lampo la estro legis la indikojn de la kontrolaj aparatoj kaj nur post tio dormigis sin…
* * *La stelŝipo eliris el la kvara pulsado. Nun la enigma suno — la celo de la flugo — elkreskis sur ekranoj de la dekstra, «norda» flanko ĝis amplekso de la Suno, videbla el Merkuro.
La kolosa stelo el rara klaso de «malhelaj» karbonaj steloj estis detale esplorata. «Teluro» iris kun subluma rapido en distanco je malpli ol kvar parsekoj disde la giganta malhela stelo KNT-8008, apenaŭ videbla el la Tero eĉ per potencaj teleskopoj. Tiaj steloj (ilia diametro egalis al cent kvindek — cent sepdek diametroj de nia Suno) diferencis per abundo da karbono en siaj atmosferoj. Ĉe temperaturo je du-tri mil gradoj atomoj de karbono estis kuniĝantaj en specialajn ĉenajn molekulojn, ĉiu el ili konsistis el tri atomoj. Atmosfero de stelo kun tiaj molekuloj kaptadis radiadon de la viola parto de la spektro, kaj la lumo de tia giganto estis tre malforta kompare kun ĝia amplekso.
Sed la centroj de karbonaj gigantoj, varmigitaj ĝis cent milionoj da gradoj, estis potencaj generiloj de neŭtronoj kaj transformadis malpezajn elementojn en pezajn kaj eĉ en transuraniajn, ĝis kaliforniumo kaj rusiumo, kiel estis nomita la plej peza el elementoj kun atoma pezo 401, kreita jam antaŭ kvar jarcentoj. Sciencistoj opiniis, ke fabrikoj de pezaj elementoj de la Universo estis la karbonaj steloj. Ili dissemadis tiujn elementojn en la spaco post periodaj eksplodoj. Riĉigo de la ĝenerala ĥemia konsisto de nia Galaksio okazas ĝuste pro efiko de la malhelaj karbonaj gigantoj.
