Enprofundiĝinte en la laboron, Tej Eron ne rimarkis, kiel pasis kelkaj silentaj horoj. La grandega stelŝipo daŭrigis sian kuradon en nigran malplenon de la spaco. La kamaradoj de la astrofizikisto kviete sidis en profundo de duonronda divano, apud masiva triobla pordo, izolanta la stirejon disde ceteraj ejoj de la ŝipo.

Gaja sonoro de etaj sonoriloj signalis la finon de la kalkuloj. La estro de la stelŝipo malrapide aliris la regpanelojn.

— Sukcese! La dua pulsado povas esti preskaŭ trioble pli longa, ol la unua…

— Ne, ĉi tie estas tridek-procenta nedifiniteco! — Tej almontris la finan pecon de la nigra trunko, apenaŭ videble vibrantan samtakte kun montriloj, ligitaj kun ĝi.

— Jes, plenda difiniteco konsistigas kvindek sep parsekojn. Ni forĵetu kvin por eblo de kaŝitaj eraroj — estu kvindek du. Preparu la pulsadon.

Denove oni kontrolis ĉiujn sennombrajn meĥanismojn kaj ligojn de la ŝipo. Mut Ang konektiĝis kun la kajutoj, kie troviĝis la endormigitaj ceteraj kvin anoj de «Teluro».

La aŭtomatoj de fiziologia observo notis, ke la organismoj de la dormantoj estas en normala stato. Tiam la estro ŝaltis defendan kampon ĉirkaŭ la loĝaj ejoj de la ŝipo. Sur malbrilaj paneloj de la maldekstra muro ekkuris ruĝaj strekoj — strioj de gaso en tuboj, kaŝitaj malantaŭ ili.

— Ĉu tempas? — iomete kuntirante la brovojn, demandis Tej Eron la estron.

Tiu kapjesis. La tri deĵorantoj senvorte malleviĝis en la profundajn fotelojn, fiksante sin en ili per aeraj kusenoj. Kiam estis fiksita la lasta agrafo, ĉiu prenis el kesteto en la maldekstra brakapogilo aparaton por injekto, pretan por uzo.



9 из 71