
Kaj kvankam «Teluro» estis malpli granda, ol ĝiaj antaŭuloj, tamen ĝi estis grandega ŝipo, kie vaste lokiĝis ĝia malmultenombra ŝipanaro.
La vekiĝo post la longa dormo kaŭzis, kiel ĉiam, leviĝon de viva energio. La ŝipanaro de la stelŝipo — precipe junaj homoj — pasigadis liberan tempon en la gimnastika halo.
Ili elpensadis komplikegajn ekzercojn, fantaziajn dancojn aŭ, surmetinte depuŝantajn zonojn kaj ringojn sur manojn kaj piedojn, faradis kaprompajn akrobataĵojn en la kontraŭgravita angulo de la halo. La astronaŭtoj ŝatis naĝi en granda baseno kun jonizita lumanta akvo, konservinta la belegan bluecon de la lulilo de popoloj de la Tero — Mediteraneo.
Kari Ram rapide demetis la laboran veston kaj impetis al la baseno, sed lin haltigis gaja voĉo:
— Kari, helpu! Sen vi mi ne sukcesas fari tiun turnon.
Alta junulino-ĥemiisto, Tajna Dan, en mallonga tuniko el verda, samtona kun ŝiaj okuloj, brilanta teksaĵo, estis la plej gaja kaj juna anino de la ekspedicio. Ŝi plurfoje indignigis la trankvilan Kari-n per sia impeta abrupteco, sed dancojn li ŝatis ne malpli, ol Tajna, denaska dancistino. Li kun rideto aliris al ŝi.
Maldekstre, de sur alto de platformo super la baseno, lin salutis Afra Devi, la biologino de la stelŝipo. Ŝi estis zorgeme kunmetanta mason da siaj nigraj haroj antaŭ ekzerco sur trapezo. Al Afra aliris, singarde paŝante laŭ risorta plasto, Tej Eron, etendante malantaŭ la dorso de la junulino la muskolan, fortan brakon.
