Balanciĝante samtakte kun moviĝoj de la saltotabulo, Afra fleksiĝis malantaŭen, sur tiun fidindan apogon. Por sekundo ili ambaŭ rigidiĝis, sunbrunaj, fortaj kaj certaj, kun glata haŭto, kiun donas al homo nur sana vivo en freŝa aero sub suno. Per apenaŭ rimarkebla moviĝo la juna virino retrofleksiĝis pli, faris plenan turnon ĉirkaŭ la brako de la asistanto de la estro, kaj ili ambaŭ ekflugis super la halo, plektiĝante, kvazaŭ en danco.

— Li ĉion forgesis! — kantis Tajna Dan, kovrante la okulojn de la meĥanikisto per pintoj de la varmegaj fingroj.

— Ĉu ne estas bele? — respondis tiu per demando kaj altiris al si la junulinon en unua moviĝo de danco, enirinte en la strion de sona fono.

Kari kaj Tajna estis la plej bonaj dancistoj de la ŝipo. Nur ili scipovis fordoni sin plene al melodio kaj ritmo, malŝaltante ĉiujn aliajn pensojn kaj sentojn. Kaj Kari forflugis en la mondon de danco, sentante nenion, krom ĝuo pro akordaj facilaj movoj. La mano de la junulino, kuŝanta sur lia ŝultro, estis forta kaj karesa. La verdaj okuloj malheliĝis.

— Vi kaj via nomo estas unu, — flustris Kari. — Mi memoras, ke «tajna» en antikva lingvo

— Vi ĝojigas min, — sen rideto respondis la junulino, — al mi ĉiam ŝajnis, ke sekretoj restis nur en la kosmo kaj sur nia Tero ili ne plu ekzistas. Ilin ne havas la homoj — ni ĉiuj estas simplaj, klaraj kaj puraj!

— Kaj ĉu vi bedaŭras pri tio?

— Fojfoje. Mi ŝatus renkonti tian homon, kiel en fora pasinteco: devigintan kaŝi siajn revojn, siajn sentojn disde ĉirkaŭanta kolero, hardi ilin, kreskigi neŝanceligeblaj, plenaj je nekredebla forto.

— Ho, mi komprenas! Sed mi pensis ne pri homoj kaj bedaŭris nur pri nemalkaŝitaj sekretoj… Kiel en antikvaj romanoj: ĉie estas misteraj ruinoj, nekonataj profundaĵoj, nekonkeritaj altaĵoj, kaj pli frue — sorĉitaj, malbenitaj kaj posedantaj misterajn fortojn boskoj, fontoj, kaŝitaj padoj, domoj.

— Jes, Kari! Estus bone ankaŭ ĉi tie, en la stelŝipo, trovi sekretajn angulojn, malpermesitajn pasejojn.



13 из 71