
«Nemalproksime» — tio estas cent dek parsekoj, aŭ tricent kvindek jaroj da iro de luma radio…
Kari Ram kontrolis la defendajn aparatojn. Ili montris, ke ĉiuj ligoj de la aŭtomatoj de la ŝipo estas sendifektaj. La juna astronaŭto ekmeditis.
Tre fore, en distanco je sepdek ok lumjaroj, restis la Tero — bela, aranĝita de la homaro por hela vivo kaj inspira krea laboro. En tiu socio sen klasoj ĉiu homo bone konis la tutan planedon. Ne nur ĝiajn fabrikojn, minejojn, kampojn kaj marajn plantejojn, sciencajn kaj esplorajn centrojn, muzeojn kaj rezervejojn, sed ankaŭ plaĉajn al koro anguletojn de ripozo, soleco aŭ izoliĝo kun amato.
Kaj for de tiu mirakla mondo la homo, starigante al si mem altajn postulojn, profundiĝadis ĉiam pli malproksime en kosmajn glaciajn abismojn, ĉasante novajn sciojn, divenojn de enigmoj de la naturo, kiu ne konkereblis sen kruela rezisto. Ĉiam pli malproksime iris la homo for de la Luno, priverŝita per mortiga rentgena kaj ultraviola radiado de la Suno, for de la varmega kaj senviva Venuso kun ĝiaj naftaj oceanoj, glueca peĉa grundo kaj eterna nebulo, for de la malvarma, surŝutita per sabloj Marso kun apenaŭ vegetanta subtera vivo. Tuj kiam komenciĝis la esploro de Jupitero, novaj ŝipoj atingis jam la plej proksimajn stelojn. Teraj stelŝipoj vizitis la Alfa-n kaj la Proksiman de la Centaŭro, la stelon de Barnard, Siriuson, la Eta-n de Eridano kaj eĉ la Taŭ-on de la Baleno. Certe, ne la stelojn mem, sed iliajn planedojn aŭ proksimajn ĉirkaŭaĵojn, se tio estis duopaj steloj, kiel Siriuso, sen planedaj sistemoj.
Sed la interstelaj ŝipoj de la Tero ankoraŭ ne estis sur planedoj, kie la vivo jam atingis sian superan formon, kie loĝas pensantaj estaĵoj — homoj.
