
— Ni havas kelkajn horojn, dum la aparatoj finos observojn kaj plenumos kvarfojan kontrolon de la programo, — diris Mut Ang. — Necesas manĝi, poste ĉiu el ni povos izoliĝi kaj iom ripozi. Mi anstataŭos Kari-n.
La astronaŭtoj eliris el la centra stirejo. Kari Ram eksidis en la turniĝantan fotelon centre de la regpanelo. La astronavigaciisto fermis la poŭpajn ekranojn, kaj la flamo de la raketaj motoroj malaperis.
La fajra Cor Serpentis plu flagris per defiaj rebriloj sur la senpasia polurita supraĵo de la aparataro. La disko de la antaŭa lokalizilo restis nigra, senfunda puto, tamen tio ne konfuzis, sed ĝojigis la astronavigaciiston. La kalkuloj, okupintaj ses jarojn da laboro de potencaj mensoj kaj esploraj maŝinoj de la Tero, evidentiĝis seneraraj.
Ĉi tien, en larĝan koridoron de la spaco, libera de stelamasoj kaj malhelaj nuboj, estis sendita «Teluro» — la unua pulsa stelŝipo de la Tero. Tiu tipo de stelŝipoj, moviĝantaj en la nul-spaco, devis atingi multe pli forajn profundaĵojn de la Galaksio, ol la antaŭaj nukle-raketaj, anamezonaj stelŝipoj, flugintaj kun rapido je kvin sesonoj kaj ses seponoj de la lumrapido. La pulsaj ŝipoj agis laŭ la principo de kunpremo de la tempo kaj estis miloble pli rapidaj. Sed ilia danĝera flanko estis tio, ke la stelŝipo en la momento de pulsado ne povis esti regata. Homoj same povis elteni pulsadon nur en senkonscia stato, kaŝitaj ene de potenca magneta kampo. «Teluro» moviĝis kvazaŭ per saltoj, ĉiufoje zorgeme esplorante, ĉu estas libera la vojo por sekva pulsado.
Preter la Serpento, en preskaŭ senstela spaco de la altaj latitudoj de la Galaksio, «Teluro» devis trairi en la konstelacion Herkulo, al karbona stelo.
«Teluron» oni sendis en la nekredeble foran flugon, por ke ĝia ŝipanaro esploru enigmajn procezojn de transformiĝo de materio rekte sur la karbona stelo, tre gravajn por la tera energi-produktado. Oni konjektis, ke la stelo estis ligita kun malhela nubo en formo de rotacianta elektromagneta disko, turnita per la eĝo al la Tero. Sciencistoj atendis, ke ili vidos ripeton de historio de la kreiĝo de nia planeda sistemo relative nemalproksime de la Suno.
