Tej Eron aliris la komputilon.

— Ĉio estas senriproĉa, — diris li post kelkaj minutoj. — Tio estas Cor Serpentis, aŭ, kiel ĝin nomis antikvaj arabaj astronomoj, Unuk al Haj — la Koro de la Serpento. Ĉar tiu stelo estas en la mezo de la longa stelfiguro.

— Kaj kie do estas ĝia proksima najbaro? — demandis Kari Ram.

— Ĝin ŝirmas disde ni la ĉefa stelo. Vidu, la spektro estas K-nul. Niaflanke estas eklipso, — respondis Tej.

— Disŝovu ŝildojn de ĉiuj riceviloj! — ordonis la estro.

Ilin ĉirkaŭis senfunda nigro de la kosmo. Ĝi ŝajnis pli profunda, ĉar maldekstre kaj malantaŭe brilis per oranĝ-ora fajro la Koro de la Serpento, superinte ĉiujn stelojn kaj la Laktan Vojon. Nur malsupre, disputante kun ĝi, flame brilis blanka stelo.

— La Epsilono de la Serpento estas tute proksime, — laŭte diris Kari Ram.

La juna astronavigaciisto deziris meriti aprobon de la estro. Sed Mut Ang silente rigardis dekstren, kie kontrastis per pura blanka lumo malproksima kaj hela stelo.

— Tien foriris mia antaŭa stelŝipo «Suno», — malrapide eldiris la estro, eksentinte malantaŭ sia dorso atendan silenton, — al novaj planedoj…

— Do, ĉu tio estas Alfekka en la Norda Krono?

— Jes, Ram, aŭ, se vi deziras la eŭropan nomon, — la Gemo… Sed ek al la laboro!

— Ĉu mi veku la ceterajn? — kun preteco demandis Tej Eron.

— Por kio? Ni faros unu aŭ du pulsadojn, se konvinkiĝos, ke antaŭe estas malplene, — respondis Mut Ang. — Ŝaltu optikajn kaj radi-teleskopojn, kontrolu agordon de la memormaŝinoj. Tej, ŝaltu la nukleajn motorojn. Dume ni moviĝu per ili. Donu akcelon!

— Ĉu ĝis ses seponoj de la luma?

Kaj responde al silenta kapjeso de la estro Tej Eron rapide faris necesajn manipulojn. La stelŝipo eĉ ne tremeris, kvankam blindiga ĉielarka flamo ekbrilis laŭ la tuta vido de la ekranoj kaj tute ŝirmis malfortajn stelojn sub la brilanta Lakta Vojo. Inter tiuj steloj estis ankaŭ la tera Suno.



3 из 71